PLI OL KVINDEK

20a pagho   kovrilo   22a pagho

The Foggy Dew

Unu paskan matenon rajdis mi
tra la valo al la urb-foir',
eskadronoj marŝadis preter mi,
Irlandanoj vir' post vir'.
Nek fajfila zum'
nek tambura 'pum'
ekbruis por batal-ulul'.
Nur la anĝelus'
sonorilis ĵus
sur monteto en la ros-nebul'.
    Super urbo Dublin' ili kun fier'
    alte svingis flagon de milit'.
    Se morti, do nun
    sub Irlanda sun';
    ne por fremdaj nia sanga ŝvit'.
    El ebenoj de la Royal Heath
    alrapidis fortulo post fortul'.
    Dum la Britoj sur ŝip'
    kun kanono-ekip'
    alnavigis el la ros-nebul'.
Ke nacioj malgrandaj liberon havu,
sub Angluj' batalis nia ar'.
Nun solecaj en tomb'
kuŝas sen aplomb'
niaj filoj ĉe la Norda Mar'.
Sed se ties sang'
fluus ĉe la flank'
de Valera aŭ Pearse, la brava ul',
gardus ĉi tombojn ni
kun Fenia pi'
sub montetoj de la ros-nebul'.
    La plej bravaj falis; la sonoril'
    sonis morne, sed kun granda klar',
    por ĉiu martir'
    kies lasta spir'
    fuĝis, dum jam paske floris jar'.
    Mondo gapis sen spir'
    en profunda mir'
    al ĉiu sentima honestul',
    pro kies plenum'
    la libero-lum'
    forte brilas tra la ros-nebul'.
Aŭtoro kaj komponisto nekonataj
El al Angla trad. ABh 1986


Dudeka PaĝoEnhavlistoDudek-dua Paĝo