PLI OL KVINDEK

49a pagho   kovrilo   51a pagho

UNA SANCTA

Kristanoj! Ĉu la vorton vi forgesis
de Li diritan dum la mort-atend'?
Ĉu en arog' memfida vi jam ĉesis
atenti pri la sankta testament'?

"Ke unu estu grego kaj paŝtisto",
jen Lia ĉefpasteca preĝo-lukt';
kredinda iĝu la misi' de Kristo
per sankta unuec', Spirito-frukt'.

Ne plu paganoj pri la amo miras,
videbla inter vi laŭ nova spec';
ĉe ili nur malŝaton vi inspiras,
ĉar ŝiris ligon vi de l' unuec'.

Sinjoron unu, unu fidon, Bapton
en kirkoj vi predikas laŭ la Skrib',
sed viaj teologoj la paganon
skandalas per kvereloj de princip'.

"Sinjoro unu!" Al li genufleksu!
Komune gloru Lin el kor-profund'!
Por kruc' kaj resurekto vi atestu
al tuta mond' el sama kredo-fund'!

Ho mir'! Vi trovas por disputi tempon
je l'Tago Juĝa, Tag' de Di-koler'!
"Metánoia", La Majstro vokas:"Penton!"
ĉu vi ne vidas sango-signojn ĉe l'ĉiel'?

"Spirito unu!"- "Unu pano sankta
vin nutris" - garanti' de Di-favor'.
Sur am-ordono staras UNA SANCTA;
per sango ĝin sigelis la Sinjor'!

                    Paulus in vinculis (Paŭlo en katenoj)
                    La 18-an de Januaro 1944
                    Frato Paŭlo = D-ro Max Josef Metzger
                El la germana tradukis Adolf Burkhardt
                <Ökumenisches Esperanto-Forum 1994:14>


Kvardek-naŭa PaĝoEnhavlistoKvindek-unua Paĝo