TRADUKAROJ |
THC havas kvin Esperantajn versiojn de tiu ĉi himno. Krom la elsvedigita versio de Magda Carlsson, kaj la frua (1908) traduko de Hugo Marx (Laŭdu ni Dion, la reĝon potencan de l tero), ni havas la revizion (por forigi adasismojn) de Adolf Burkhardt kun la samaj komencvortoj, Laŭdu Sinjoron, la reĝon potencan de l gloro (tr. Felix Ney) kaj Laŭdu ni Dion, majeste tronantan en gloro (originala Esperanta teksto verkita, laŭ AK, "sub inspiro de la himno de Joachim Neander") de W. J. Downes.