KRISTNASKO

Anĝeloj, venu el ĉiel'

Originalo : Vom Himmel hoch, o Engel kommt

Anonima germana karolo
Laŭ Friedrich SPEE VON LANGENFELD
Esperantigis (elgermane) : Albrecht KRONENBERGER, 1992

Fonto : Ad 247

  1. Anĝeloj, venu el ĉiel'.
         Eja, eja. 1
         Zúzani, zúzani, zúzani.
    2
    Alvenu el ĉiela hel'.
         Haleluja, haleluja.
         Naskiĝis Krist' el Maria.

  2. Alvenu ne sen muzikil'.
         Eja, eja.
         Zúzani, zúzani, zúzani.

    Muziku al la Dia fil'.
         Haleluja, haleluja.
         Naskiĝis Krist' el Maria.

  3. La bebon laŭdu per trombon',
         Eja, eja.
         Zúzani, zúzani, zúzani.

    per tubjo, korno, klarion'.
         Haleluja, haleluja.
         Naskiĝis Krist' el Maria.

  4. Tintilon veku kun bekflut',
         Eja, eja.
         Zúzani, zúzani, zúzani.

    kun sistro, liro kaj liut'.
         Haleluja, haleluja.
         Naskiĝis Krist' el Maria.

  5. Tiele ĝoju, anĝelar'.
         Eja, eja.
         Zúzani, zúzani, zúzani.

    Jubilu same, kristanar'.
         Haleluja, haleluja.
         Naskiĝis Krist' el Maria.


Melodio: SUSANI
Anonima germana karolo, 16a jc. (Kolonjo, 1623)
MIDI Ad*

Laŭ NOBC p. 213
1 Eja (Eia) estas lulvorto dirata dum la lulŝancelado de Jesuo en la kristnaska Diservo, signifanta "ŝŝ!"
2 Zúzani (Susani) estas alia lulvorto, el malaltgermana Suse, Ninne! "Dormu, infano!"

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto