|
MATENA LAŬDO
|
Anim', vekiĝu kun la sun'!
Originalo : Awake, my soul, and with the sun
Verkis (angle) : Thomas KEN, ĉ. 1695
Esperantigis : William John DOWNES
Fonto : AK 227
-
Anim', vekiĝu kun la sun'!
Atendas vin la taglabor'.
Vigliĝu kaj kun sankta ĝoj'
Proponu vin al la Sinjor'!
-
La sun' leviĝas laŭ dekret'
De Li, Kreinto de la mond'.
Laŭ sama leĝo sen vari'
Ĝi kuras en senĉesa rond'.
-
Simile al la suno mi
Plenumu devojn laŭ la cel',
Kaj per la ebliganta help',
De l' Patra Dio en ĉiel'.
-
Mi scias, ke mi vagos for,
Se perdos mi la lumon de
La Suno de justec' kaj glor',
Li, kiu savas de pere'.
-
Ho Vi, la Lumo de la mond',
Direktu min per Via vort';
Briladu ĝi sur mia voj',
Por gardi estu ĝi eskort'.
-
Animo mia, ĝoju pri l'
Tenanta amo de l' Mesi';
Per Lia plensufiĉa grac'
Infano restos vi de Di'.
Melodio : MORNING HYMN
Komponis : François Hippolyte BARTHÉLÉMON, ĉ. 1785-91
MIDI TCH
Alternativa Melodio:
- TALLIS' CANON
- Komponis : Thomas TALLIS, ĉ. 1561 : MIDI DCH*
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto