ADVENTO |
Originalo : Erwartet den Herrn
Germana teksto el : Antiphonale zum Stundengebet, p. 16-17
Esperantigis : Guido HOLZ, 1986
Fonto : Ad 186
Atendu Jesuon, do pretu ĉe l' pordo por Li.
Jubilas la steloj. Li venas, ni estas jam ĉi.
Venu, Sinjoro, Maranata.
Lumigu la lampojn, knabinoj, ekardu la kor'
Ĉe l' veno de l' ĉiam Amata, nomata Sinjor'.
Venu, Sinjoro, Maranata.
Surteren Vi ĵetas la fajron por brulo en plen',
Kaj ni do la buŝ', adoranta Vin pro Via ven'.
Venu, Sinjoro, Maranata.
Melodio: ERWARTET DEN HERRN
Melodio el : Antiphonale zum Stundengebet, p. 16-17
MIDI Ad*