ADVENTO
|
Lift up the trumpet, and loud let it ring
"Jesus Is Coming Again
Germana pont-versio : Blast die Posaune
Verkis (angle) : Jessie E. STROUT, 1872
Germanigis (elangle) : nekonato, en Zionslieder, 1893
(germanlingva usona himnaro de Sepatagaj Adventistoj)
Esperantigis (elgermane) : Gerhard HOFMANN, 2000, kaj Adolf BURKHARDT, 2001
Fonto : Ad 203
Blovu trombonon kun laŭta sonor':
Baldaŭ revenos Jesu'.
Ĝoju, kredantoj, kaj kantu en ĥor':
Baldaŭ revenos Jesu'.
Venos Jesu', venos Jesu',
Baldaŭ revenos Jesu'.
Montoj kaj valoj aŭdigu sin, ĉar
Baldaŭ revenos Jesu'.
Sekvos anĝeloj en gloro kaj klar'.
Baldaŭ revenos Jesu'.
Venos Jesu', venos Jesu',
Baldaŭ revenos Jesu'.
Melodio : JESUS IS COMING AGAIN
Komponis : George E. LEE, 1872
MIDI TCH