JUNAĜO |
Originalo : Above the clear blue sky
Verkis (angle) : J. CHANDLER, 1868
Esperantigis : Ad. ŜEFER
Fonto : HE 256
Ĉe l' glora Dia tron',
kun dolĉa harp-ludad',
aŭdiĝas ĝoja son'
de anĝelar-kantad':
Haleluja!
En laŭta kri'
al alta Di':
Haleluja!
Nun en la ĝoj-kantar'
kuniĝu ankaŭ ni,
ĉar de la infanar'
akceptas laŭdon li.
Haleluja!
Jes, tie ĉi
himnadu ni:
Haleluja!
Instruu nin, Sinjor';
kompate helpu nin,
ke ĉiu juna kor'
en vero amu vin:
Haleluja!
Kantados ni
per danka kri':
Haleluja!
Aŭdiĝu via vort'
de ĉiu sur la ter';
per ĝia sankta fort'
foriĝu la mizer';
Haleluja!
Kaj pli kaj pli
laŭd-kantos ni:
Haleluja!
Melodio : CHILDREN'S VOICES
Komponis : Edward John HOPKINS
MIDI TCH