KRISTNASKO |
Ĉe-sine kuŝas Krist' la Beb'
The Christ-child lay on Mary's lap
Verkis (angle) : Gilbert Keith CHESTERTON
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLEFonto : EH 29
Ĉe-sine kuŝas Krist' la Beb'
La haroj kvazaŭ lum'
En malespero, jen, la mond'
Sed tie ĉi, plenum'.
Sed tie ĉi, plenum'.
Ĉe-ŝultre kuŝas Krist' la Beb'
La haroj kvazaŭ stel',
Ruzege agas regantar'
Sed tie ĉi, fidel'.
Sed tie ĉi, fidel'.
Ĉe-kore kuŝas Krist' la Beb'
La haroj kvazaŭ flam'
Senfide vagas la homar'
Sed tie ĉi, Di-am'.
Sed tie ĉi, Di-am'.
Surkrure sidas Krist' la Beb'
La haroj kvazaŭ kron'
Sin klinas floroj, en ador',
Kaj steloj al la tron',
La Bebo kun la Madon' !
Melodio: IN DER WIEGEN
Anonima, unue eldonita en Geistliche Nachtigall, 1649
Aranĝis (por AK) Monica kaj Harold JENNER, 1968
MIDI AK*
Rim.: AK havas alian tekston, Ridetas Li en Sia lulil', kiu estas traduko de angligo de la germanlingva, aŭstra karolo propra al la melodio IN DER WIEGEN. Ne estas klare, ĉu ankaŭ Chesterton bazis sian tekston sur tiu (aŭ eventuale alia) tradicia karolo.