TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

PSALMO 44

De niaj patroj, Di'

Teksto: Albrecht Kronenberger
Originale verkita en Esperanto: bazita sur Psalmo 44
Melodio: HERZLIEBSTER JESU MIDI

  1. De niaj patroj, Di', ni ofte aŭdis,
    ke Vi favoras. Ili danke laŭdis
    Vin, kiu forte helpis jar' post jaro
    per granda faro.
  2. Do ni kuraĝas kun animo pia
    voki al Vi el malfeliĉo nia.
    Ĉu Vi ne vidas nian malhonoron,
    honton, angoron?
  3. Ho, kial dormas Vi, dum ni mizeras?
    Kial vizaĝo Via ne aperas?
    Nin ne forgesu! Helpi nin leviĝu!
    Aŭdu! Vekiĝu!

Afiŝita 2006.11.13 laŭ permeso de la verkinto