KRISTNASKO |
Dormu, Savanto mia
Sleep, my Saviour, sleep
Verkis (angle) : Sabine BARING-GOULD (1834-1924)
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLEFonto : HE 31 = EH 31
Dormu, Savanto mia,
Sur la fojna lito;
En la nokto steloklara
Ĝoje kantas anĝelaro
Pri la Divizito.
Dormu, Savanto mia,
Sur la fojna lito;
Iam venos agonio
En ĝardeno olivarba;
Larmoj, sanga ŝvito.
Dormu, Savanto mia,
Sine de Maria.
Nun ŝafistoj vin adoras,
La patrina koro ĝojas,
Paco estu via.
Dormu, Savanto mia,
Bebo de Maria,
Dornkronota kaj mokota,
Krucumota, lancpikota;
Fine venko via!
Melodio: SLEEP, MY SAVIOUR
Tradicia Bohema Melodio
MIDI HE*