KRISTNASKO |
Originalo : The First Nowell
Tradicia Angla Karolo
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER
Fonto : HE 42
En Krist|naska vespero, el alta ĉiel'
Al | kelkaj paŝtistoj parolis anĝel'.
Ili | gardis la ŝafojn, kuŝante sur ter'
En la | frosto kaj neĝo de vintra veter'.
Ili | supren rigardis pro vido de stel'
Ori|ente brilanta kun helo kaj bel'.
Lu|mante mirige al tero kaj lag',
Ĝi iris senhalte dum nokto kaj tag'.
Gvi|date de l' stelo, nun el malproksim'
Al|venis tri Magoj, sen dubo aŭ tim'.
Ili | serĉis por Reĝo, kaj sekvis kun ĝoj'
Kien | ajn per la stelo montriĝis la voj'.
Al la | Nordokcidento iradis la stel'
Kaj | ĉe Betlehemo vidiĝis la cel';
Ĉar | tie ĝi haltis, kaj iris ne plu,
Super | stalo en kiu kuŝadis Jesu'.
En|iris la lokon saĝuloj la tri,
Surge|nue adoris la Filon de Di';
Kaj | faris donacojn al la eta infan'
De | oro kaj mirho kaj oliban'.
Do | kantu ni kune kun ĝojo en kor',
Por | laŭdi al nia ĉiela Sinjor':
La | granda Kreinto de tero kaj mar',
Kiu | venis por savo de l' tuta homar'.
Melodio : THE FIRST NOWELL
Anonima
(tradicia angla karolo)
MIDI TCH?