LA VIVO VENONTA
|
Originalo : For ever with the Lord
Verkis (angle) : James MONTGOMERY
Esperantigis : J. GOURLAYFonto : HE 172
"Eterne ĉe l' Sinjor'!"
Amen'! ĉar tiu vort'
promeson donas al la kor'
pri vivo post la mort'.
Dum tera pilgrimad'
fremdule vagas mi:
sed proksimiĝas ĉiam pli
al hejmo kaj al Di'.
Ho hejmo de l' anim'!
Oftege, en vizi',
la pordojn viajn en proksim'
mi vidas antaŭ mi.
Al tiu hel-vidaĵ'
sopiras mia kor':
Jerusalemo, heredaĵ'
de lumo kaj de glor'.
De temp' al tempo ĝin
kaŝadas nubegar',
kaj, kiel la kolombojn, min
timigas venta mar'.
Sed pasas la malhel';
alvenas bel-veter';
profetas arko sur ĉiel'
pri paco kaj esper'.
Kaj kiam venos fin',
en tago kiu ajn,
mortante, morton venkos mi,
per nova vivo-gajn'.
En releviĝa hor'
eksonos venko-kri':
Denove, "Ĉiam ĉe l' Sinjor'!"
"Amen'!" respondos mi.
Melodio : NEARER HOME
Komponis : I. WOODBURY
MIDI RH* |
MIDI EngH33*