GLORKANTADO
|
Verkis ( Esperante) : William John DOWNES, 1969
Fonto : TK 32 (= Ad 871)
Glorkantas anĝeloj en alta ĉiel';
Formortas neniam de laŭdo la son'.
De l' ter' "Haleluja!" en gaja akord'
Samcele kunsonas al Di' sur la tron'.
Savanto de l' mondo, ni ŝuldas al Vi
Eternan honoron pro Via ofer'.
Nun sondu kaŝitajn profundojn de l' kor'
Kaj trovu juvelojn de fido kaj ver'.
Ho, kia miraklo de amo kaj grac',
Ke Dio en Kristo suferis por ni!
Kun Li krucumitaj, liberaj de pek',
Ni vivas eterne, gefiloj de Di'!
Jes, ni kun anĝeloj glorkantas al Di',
La Patro amata, sindona Sinjor'.
Pro benoj sennombraj verŝataj sur nin
Ni danke Lin laŭdas en sankta ador'.
Melodio : ST. DENIO
Anonima kimra melodio
MIDI TCH