TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

LAŬDO KAJ DANKO
PSALMO 100

Ĝojkriu, Tero! Via ton' eksonu

Vous qui sur la terre habitez

Komparu ankaŭ Al Dio nun kun ĝoja kri'

Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero ! : Psalmo 100.1

Verkis (france) : Théodore DE BÈZE
Esperantigis : Hendrik Arie DE HOOG

Fonto : AK 94

  1. Ĝojkriu, Tero! Via ton'

    Eksonu al la Dia tron'.

    Kun ĝojo ĉiu servu Lin;
    El polvo Li ja kreis nin!

  2. Ĉar l' Eternulo estas Di',

    Ni apartenas nur al Li,

    Ŝafaro Lia kaj popol',
    Li paŝtos nin laŭ Sia vol'.

  3. En Liaj kortoj ĉiu hom'

    La gloron de la Dia nom'

    Prikantu, kaj kun dank' sen fin'
    En tiuj haloj laŭdu Lin.

  4. Ĉar bona estas la Sinjor',

    Eterna Lia korfavor'.

    Fidelas Li de jar' al jar',
    Kaj de idaro al idar'.

Melodio : OLD 100TH
El la
Ĝeneva Psalmaro, 1551
Oni ofte atribuas la melodion al Loys BOURGEOIS
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto