ADVENTO KAJ
KRISTNASKO

PSALMO 98

Ĝoju la mondo!

Joy to the World!

Rusa traduko

Per trumpetoj kaj per sono de korno ĝoje kriu antaŭ la Reĝo, la Eternulo.
Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, la mondo kaj ĝiaj loĝantoj.
La riveroj plaŭdu per la manoj, la montoj kune kantu ĝoje,
Antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, por juĝi la teron;
Li juĝos la mondon kun justeco kaj la popolojn kun vereco.
— Psalmo 98.6-9

Verkis (angle) : Isaac WATTS
Esperantigis : ROS' Haruo, 1996

Fonto : RH (= Ad 246)
(en Ad la 2a kaj 3a strofoj
estas inverse ordigitaj)

  1. Ĝoju la mondo: venis jam al tero la Sinjor'!
    Lin bonvenigu ĉiu kun ĝojo kaj kun amo:
    Jubilu ĉiu kor'! Jubilu ĉiu kor'!
    Jubilu, jubilu ĉiu kor'!

  2. Ĝoju la ter'! alvenis jen Jesu', la Mondsavant'.
    De bestoj kaj de homoj, de monto kaj baseno,
    Resonu ĝoja kant'! Resonu ĝoja kant'!
    Resonu, resonu ĝoja kant'!

  3. Pekoj kaj ĝen' ne kresku plu, nek dornoj piku nin,
    Ĉar homojn beni venis Mesio, Krist' Jesuo,
    Sen limo kaj sen fin'! Sen limo kaj sen fin'!
    Sen limo, sen limo kaj sen fin'!

  4. Teron li regas per la grac', per vero kaj inspir'!
    La gentojn li algvidas al justo kaj al paco,
    Al amo kaj al mir'! Al amo kaj al mir'!
    Al amo, al amo kaj al mir'!


Melodio: ANTIOCH
Lowell MASON, 1848,
laŭdire laŭ motivoj de George Frederick HANDEL, 1741
MIDI TCH

Alternative TCH proponas la melodion COPENHAGEN, komponita de Peter Christian LUTKIN (MIDI), sed tio postulas ŝanĝegojn al la formo de la teksto, kiujn mi lasas al la uzemulo (kaj ĉiu-okaze mi forte preferas la melodion ANTIOCH por la himno).


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto