TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

ADVENTO

Ĝoju vi, Ciona gent'

Tochter Zion, freue dich

Alia traduko : Ĝoju, ho Filin' de Cion'

Ĝojkriu, ho filino de Cion ; triumfu, ho Izrael ; ĝoju kaj estu gaja el la tuta koro, ho filino de Jerusalem. : Cefanja 3.14

Verkis (germane) : Friedrich Heinrich RANKE, ĉ. 1820
Esperantigis : Albrecht KRONENBERGER, 1998

Fonto : Ad 201

  1. Ĝoju vi, Ciona gent',
    Vi, Filin' Jerusalem'!
    Jen alvenas via Reĝ'.
    Lia nomo: Princ' de Pac'.
    Ĝoju vi, Ciona gent',
    Vi, Filin' Jerusalem'.

  2. Hosiana, Davidid'!
    Vi la ben' de l' Di-popol'.
    Vian regnon fondu nun.
    Hosiana en la alt'!
    Hosiana, Davidid'!
    Vi la ben' de l' Di-popol'.

  3. Hosiana, Davidid'!
    Salutatu, milda Reĝ'
    Sur eterna paca tron',
    Fil' de l' Patro, Fil' de Di'!
    Hosiana, Davidid'!
    Salutatu, milda Reĝ'!

Melodio : MACCABAEUS
Komponis : George Frideric HANDEL, 1747
(en la oratorio Judas Maccabæus)
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto