Verkis (angle) : Mary Ann THOMSON, 19a jc.
Esperantigis : ROS' Haruo, 1999
Fonto : RH
Hastu, Cion'! Plenumu la mision,
Ĉiun sciigu: Dio estas Lum';
Ne volas Li, kreinte la naciojn,
Ke iu ajn pereu en nigrum'.
Diru novaĵon, novaĵon pri pac',
Pri Krist' Jesuo kaj redempta Dia grac'!
Diru al ĉiu lingvo, ĉiu gento,
Ke l' Eternulo, Dio, estas Am'.
Ke sur la kruc' Li mortis en turmento
Por ĉiujn savi, estu la proklam'.
Diru novaĵon, novaĵon pri pac',
Pri Krist' Jesuo kaj redempta Dia grac'!
Sendu gefilojn* ĉien sur la tero;
Ilin subtenu en la sankta task',
Preĝu, ke ĉiun trafu Dia vero,
Ke l' tuta mondo ĝoju pro la Pask'!
Diru novaĵon, novaĵon pri pac',
Pri Krist' Jesuo kaj redempta Dia grac'!
*
aŭ heroldojn
Melodio : TIDINGS
Komponis : James WALCH, ĉ. 1875 MIDITCH*