  | 
ĈIAMFIDELECO DE DIO
 | 
Ho Dio, tra jarmiloj Vi fidele helpis nin
Originalo : Our God, our help in ages past
Verkis (angle) : Isaac WATTS, 1714
Esperantigis : William John DOWNES
Fonto : AK 165 (= Ad 494)
Ho Dio, tra jarmiloj Vi
- Fidele helpis nin;
 
Do, prave kun espero ni
- Persistos ĝis kulmin'.
 
Se ŝtormoj venos kun minac',
- Ŝirmilo estos Vi;
 
Sufiĉaj Via brak' kaj grac';
- Timigos nin neni'.
 
Jam antaŭ ol aperis ter',
- Ĉielo, aŭ la mar',
 
Ekzistis Vi en la mister'
- De l' Dia potencar'.
 
Ĉe Vi eonoj pasas for
- Simile al vesper';
 
Aŭ al la lasta nokta hor'
- Je l' brila sun-aper'.
 
Simile al rivera flu'
- La tagoj glitas for,
 
Kaj restas en memor' ne plu,
- Kiel sonĝo je l' aŭror'.
 
Ho Dio, tra jarmiloj Vi
- fidele helpis nin.
 
Tra ĉia sort' nin gardu, Di',
- Ĝis glora la destin'.
 
Melodio : ST. ANNE
Atribuita al William CROFT, 1708
MIDI TCH
Rim.: Jam en la 18a jc. multaj redaktoroj de anglalingvaj himnaroj ŝanĝis la komencvorton de "Our [God]" ("Nia [Dio]"), kiel Watts skribis, al "O God" aŭ "Oh God" ("Ho Dio"). 

estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto