HOMAJ RAJTOJ |
Angla originalo : Men! whose boast it is that ye
Verkis (angle) : James Russell LOWELL, 1844
Esperantigo anonima, antaŭ 1954
Fonto : Unitariana Societo de Madison, WI, Usono
Homoj * kies fierec' estas pri la liberec',
Se sklav' sur la ter' de Di' spiras - ĉu liberas vi?
Se ne vibras via koro kun la frato en doloro
Vi ja vivas en sklavec' sen la rajt' al liberec'.
Vi ja vivas en sklavec' sen la rajt' al liberec'.
Ĉu libera estas li kiu rompas nur por si
La katenojn, kies kor' metas devon el memor'?
Portu ni kun nia frato liajn ĉenojn pro kompato;
Portu ni per vort' kaj far' liberecon al homar'.
Portu ni per vort' kaj far' liberecon al homar'.
Hom' libera pro kompat' ĉiam estas advokat'
De l' falint' kaj malfortul', sed sklav' estas timemul'
Kiu pro la mondkolero ne parolas por la vero;
Sklavo ĉar ne staras li por justec' kun du aŭ tri.
Sklavo ĉar ne staras li por justec' kun du aŭ tri.
Melodio : MENDELSSOHN
Komponis: Felix MENDELSSOHN, 1840
Aranĝis: William H. CUMMINGS, 1855
MIDI TCH
Virinoj! kiuj iam naskos filojn por spiri la Novanglian aeron,La poemo celis batali kontraŭ la sklavsistemo en Usono (kaj aliloke).
Se vi aŭdas sen ruĝiĝo pri agoj, kiuj rapidigas la vekitan sangon
Kvazaŭ ruĝan lafon tra viaj vejnoj, pro viaj fratinoj nun en ĉenoj —
Respondu! ĉu vi taŭgas por esti patrinoj de la bravaj kaj liberaj?