ADVENTO

Ho venu vi, Emanuel'
(sep strofoj laŭ la Antifonaro "O")

Originalo kaj angla pontversio : Veni, veni Emmanuel
Angla pont-versio : O come, O come Emmanuel

Kutima (Kvin-strofa) Versio)

Originalo : Anonima latina karolo, el la 13a jc. aŭ pli frue
en Psalteriolum Cantionum Catholicorum, 1710
Esperantigis : B. John BEVERIDGE (strofoj 1, 3-6)
ROS' Haruo (strofoj 2, 7), 2004
Angligis : John Mason NEALE (i.a.)

Fonto : RH (novaj strofoj)
HE 26*, AK 37* (= Ad 183)

  1.      O Emmanuel... (23 dec)
    Ho venu vi, Emanuel'!
    Sav-donu nun al Izrael'
    Ploranta sola en ekzil',
    Ĝis venos vi, la Dia Fil'!
         Ho ĝoj'! Ho ĝoj'! Emanuel'
         Revenos al vi, Izrael'.

  2.      O Rex gentium... (22 dec)
    Ho Reĝo de l' Nacioj, nin
    nun unuigu laŭ destin';
    De timo kaj militminac'
    Nin savu, nia Princ' de Pac'.
         Ho ĝoj'! ho ĝoj'! Emanuel'
         Revenos al vi, Izrael'.

  3.      O Oriens... (21 dec)
    Ho venu vi, Matena Sun'!
    Dispelu noktajn nubojn nun;
    Lumante al mort-ombra voj',
    Gajigu nin per sankta ĝoj'.
         Ho ĝoj'! Ho ĝoj'! Emanuel'
         Revenos al vi, Izrael'.

  4.      O Clavis David... (20 dec)
    Ŝlosil' Davida, venu vi!
    Malfermu hejmon antaŭ ni;
    Enlasu nin al Dia glor';
    Malbonon ĉian baru for.
         Ho ĝoj'! Ho ĝoj'! Emanuel'
         Revenos al vi, Izrael'.

  5.      O Radix Jesse... (19 dec)
    Ho Jiŝajido, levu vin,
    El ĉenoj liberigu nin,
    Kaj savu el la nigra mort'!
    Ne venku nin infera fort'!
         Ho ĝoj'! Ho ĝoj'! Emanuel'
         Revenos al vi, Izrael'.

  6.      O Adonai... (18 dec)
    Ho venu vi, la Leĝdonint',
    El nubo de Sinaja pint'!
    Jam nun al via Izrael'
    Revenu vi, Emanuel'
         Ho ĝoj'! Ho ĝoj'! Emanuel'
         Revenos al vi, Izrael'.

  7.      O Sapientia... (17 dec)
    Ho Saĝo el la buŝ' de Di',
    Alvenu, kaj ordigu Vi
    La mondon de komenc' ĝis fin':
    Laŭ prava voj' irigu nin.
         Ho ĝoj'! ho ĝoj'! Emanuel'
         Revenos al vi, Izrael'.

Melodio: VENI EMMANUEL
Anonima Franca Ĉanto, verŝajne el 15a jc.
MIDI TCH

Veni Emmanuel estas bazita sur la „Antifonaro "O"”, sepopo da mallongaj preĝoj kreita en frumezepoka Romkatolikismo kiel antifonaro por la Maria Kanto (Magnificat) dum la vespraj Diservoj de la 17a ĝis la 23a de decembro inkluzive. Ĉiu antifono post komenca "O" ( = "Ho") nomas Kriston per iu titolo el la Hebrea Biblio, kaj preĝas, ke Tiu venu al Sia Izraelo. La fina antifono, je la 23a, respondas al la unua strofo de la himno. La Esperanta traduko de Beveridge havas nur kvin strofojn; mankas la originalaj Ho Saĝo kaj Ho Reĝo de la Nacioj. La mankoj estas plenigitaj en tiu ĝi sep-strofa versio, kaj ĝia strof-ordo spegulas la perdiĝintan latinan akrostikon — en la originalo la komencliteroj de la Kristaj Titoloj, retrolegate, literumas "ERO CRAS", t.e. "Mi estos (tie) morgaŭ" — kion nek Beveridge nek Neale eĉ provis redoni. Tamen, ne eblis redoni la sencon de la akrostiko per Esperanta akrostiko. La O-Antifonoj estiĝis en la jarcentoj 7a ĝis 9a. La himno verŝajne ne estas tiom antikva, sed eĉ tio ne maleblas, kaj iuj katolikoj asertas ke la himno estas preskaŭ samepoka kun la antifonoj.

* Kurioze, AK (kaj Ad) ĉi tie literumas Emanuelon "Imanuel'", kaj donas la anglan titolon "O come, O come Immanuel", kvazaŭ por kanti al Kantio anstataŭ Kristo! Mi sekvis HE pri la literumoj kaj majuskleco, kaj AK pri la apostrofoj.


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto