ADVENTO |
Originalo nekonata
Fonto : Ad 199 = NV 221
Jam alvenu, ho Sinjoro,
Vin atendas nia koro,
Sen Vi ne povas vivi.
Al Kristo pretu nia voj'.
Kaj estu rekta nia far'.
Al Kristo vivu ni kun ĝoj'.
En Li persistu nia star'.
Nokto pasis, venas tago.
Estu nova nia ago.
El dormo ni leviĝu.
Al Kristo pretu nia voj'.
Kaj estu rekta nia far'.
Al Kristo vivu ni kun ĝoj'.
En Li persistu nia star'.
La Sinjoro jam proksimas,
Sed animo mia timas:
Ĉu mi jam estas preta?
Al Kristo pretu mia voj'.
Kaj estu rekta mia far'.
Al Kristo vivu mi kun ĝoj'.
En Li persistu mia star'.
Melodio : JAM ALVENU
Fonto nekonata, laŭ Ad "buŝe transdonita"
MIDI Ad*