TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

LAŬDO AL JESUO

Jesuan nomon gloru kun la anĝelara ĥor'

All hail the power of Jesus' name

Tri-melodia Aranĝo

Verkis (angle) : Edward PERONNET (strofoj 1-5), ĉ. 1779; John RIPPON (strofo 6), ĉ. 1787
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER
Tekston adaptis al melodioj : ROS' Haruo, 1999

Fonto : AK 157 / LBR

Laŭ CORONATION | Laŭ DIADEM | Laŭ MILES LANE

  1. Jesuan nomon gloru kun la anĝelara ĥor' ;
    Per reĝa diademo nun Lin kronu la Sinjor' ;
    Per reĝa diademo nun Lin kronu la Sinjor'!

  2. Martiroj, kies firma fid'
    Proviĝis en dolor',
    Proviĝis en dolor',
    Konfesu Lin la Davidid'
              Kaj kro—————————nu,
              Kaj kronu, kronu, kronu, kronu,
    Kronu, kronu, kronu,
    Kaj kronu Lin Sinjor'.

  3. Ho tuta Izraela ras',
    Ekkantu kun fervor'!
    Kuniĝu vi en grand-amas'
    Kaj kronu, kronu, kronu, kronu Lin Sinjor'!

  4. La Kalvarian krucon ni konservu en memor' ;
    Ni danke kantu tie ĉi, kaj kronu Lin Sinjor' ;
    Ni danke kantu tie ĉi, kaj kronu Lin Sinjor'!

  5. El ĉiu gento kaj naci'
    De l' mondo, ĉiu kor'
    De l' mondo, ĉiu kor'
    Aklamu Lin per laŭta kri',
              Kaj kro—————————nu,
              Kaj kronu, kronu, kronu, kronu,
    Kronu, kronu, kronu,
    Kaj kronu Lin Sinjor'.

  6. Kun la sanktuloj ankaŭ ni
    Kuniĝu en ador' ;
    Ĝis en eterna harmoni'
    Ni kronos, kronos, kronos, kronos Lin Sinjor'!

Trimelodia aranĝo : ROS' Haruo, 2000
MIDI LBR (TCH*)

Rim. pri la melodioj: En Usono la plej kantata melodio por la teksto "All hail the power of Jesus' name" estas Coronation, la unua (1792) grava himnomelodio verkita en Usono ; en Anglio pli kutimas Miles Lane (AK 157). Iuj Usonaj himnaroj enhavas ankaŭ version laŭ la malpli konata, sed sufiĉe majeste pompa Diadem (ne konfuzenda kun Diademata); kelkiuj Usonaj himnaroj donas entute tri malsamajn melodiojn por ĉi tiu teksto. Pri la situacio en aliaj landoj mi ne tute certas, sed mi rimarkas, ke la japana Sambika (n-roj 162, 163) donas kaj Coronation kaj Miles Lane, dum la vjetnama Thánh Ca donas Coronation (n-ro 8) kaj Diadem (n-ro 413), do mi supozas, ke la demando havas tutmondan skalon, kaj mi provas kontentigi ĉiun. Parenteze, HE proponas ankaŭ iun melodion Ladywell, sed mi ne konas tion nek disponas pri midio. Se vi havas ĝin, bonvolu sendi al mi kopion! Jen sekvas la teksto aranĝita kun strofoj 1 kaj 4 laŭ Coronation, 2 kaj 5 laŭ Diadem, kaj 3 kaj 6 laŭ Miles Lane; por kanti la tutan himnon laŭ unu melodio, klaku supre al la dezirata melodi-nomo. Atentu, ke por kanti la aranĝon laŭ Diadem, parto el la kantantoj kantas la unuan alinean verson, kaj la ceteraj la duan. En la Usona himnaro antaŭ mia vizaĝo, la unuan kantas sopranoj kaj aldoj, la duan tenoroj kaj basoj; en la Vjetnama himnaro konsultita, la unuan kantas sopranoj kaj tenoroj, la duan aldoj kaj basoj. La ĥorestro devas decidi pri tio antaŭ la provkantado. Iom malpli longan variantan version de Miles Lane donas EK; ĝia midio (nur la melodio) estas aŭskultebla ĉe la paĝo laŭ Miles Lane laŭ EK.

Rim. pri la teksto: La himno de Peronnet havis entute ok strofojn; niaj strofoj 1-5 estis la originalaj 1,4-5,7-8. Al nia versio mankas la dua, tria kaj sesa originalaj strofoj, en kiuj la nomon gloras la serafoj, steloj, kaj heredintoj de David respektive. Nian sesan strofon aldonis (kiel naŭan) John Rippon, kiam li redaktis la himnon por sia himnaro Selection of Hymns. La traduko de Butler aperas en iomete diferencaj versioj en EK, HE kaj AK; mi sekvis la tekston en AK (la diferencoj en HE estas tute bagatelaj) sed por la versio en EK vidu la paĝon laŭ Miles Lane laŭ EK. Pli gravajn ŝanĝojn prezentas la "sen-Sinjor-igita versio".


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto