TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

DANKO ĈEMANĜA

Jesuo, nun en Via nom'

I Jesu namn till bords vi gå

Kaj dum li sidis kun ili ĉe manĝo, li prenis panon, kaj ĝin benis kaj dispecigis kaj donis al ili. : Luko 24.30

Anonima sveda teksto
Unuan strofon esperantigis : Erik CARLÉN
Duan strofon esperantigis : Inga KRISTOFFERSON
Duan strofon reviziis : Magda CARLSSON

Fonto : AK 114 = EKA 51

  1. Jesuo, nun en Via nom'
    Por ĝui de la Dia don'
    Ĉe tablo kolektiĝas ni.
    Ho, benu nian panon Vi.

  2. Pro manĝo, kiun donis Vi,
    Ni dankas Vin, ho kara Di',
    Kaj petas pri anima fort'
    Per Via propra, sankta Vort'.

Melodio : OLD 100TH
El la Ĝeneva Psalmaro, 1551
Oni ofte atribuas la melodion al Louis BOURGEOIS
MIDI TCH


TTT-HIMNARO CIGNETA
estas parto de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la TTTejo de
Liland Brajant Ros'