TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

GRACO SAVA

Jubile kantas mia kor'

Verkis ( Esperante) : William John DOWNES

Fonto : AK 8

  1. Jubile kantas mia kor',
    Trafluas min ĉiela ĝoj'.
    Renkontis min Jesuo kaj
    Li restas kun mi sur la voj'.

  2. Ne plu mi marŝas en mallum'
    De erariga homa saĝ'.
    Mi iras en la lum' de Di',
    Brilanta de la Krist-vizaĝ'.

  3. La tagon ĝoje benas mi,
    En kiu kun mirakla grac'
    Al mi Li montris Sin en glor',
    Kaj gajnis min el mort-minac'.

  4. Ne plu kondamnon timas mi,
    Ne plu turmentojn de l' infer'.
    Li mortis por mi sur la Kruc',
    Li savis min per Sin-ofer'.

  5. Pro Lia am' kaj mia fid',
    Fariĝis mi de Di' infan';
    Ne povas ia ajn potenc'
    Forŝiri min el Lia man'.

  6. Mi pensas kun mirego pri l'
    Promesoj de l' evangeli'.
    Ne povas mi ne kanti, ĉar
    Plenumas ilin Krist' por mi.

  7. Ĝojante, kaj kun danka kor',
    De tag' al tag' mi servas Lin.
    Por mi kaj por la gefratar'
    Plej glora estas la destin'.

Melodio : FESTUS
Anonima, adaptita el Gesangbuch, Freylinghausen, 1704
MIDI AK*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto