TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

LA BONA PAŜTISTO
PSALMO 23

Kun ama zorgo paŝtas min

The King of Love my shepherd is

La Eternulo estas mia paŝtisto ; mi mankon ne havos. : La Psalmaro 23.1

Verkis (angle) : Henry Williams BAKER, 1868
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER

Fonto : AK 173 (= HE 111, Ad 734)

  1. Kun ama zorgo paŝtas min
      La ĉiam bona Dio;
    Mi estas Lia, mia Li,
      Kaj mankas ja nenio.
  2. Sur ĉiamverdaj kampoj mi
      Ripozon dolĉe ĝuas,
    Kaj kie Li kondukas min,
      Trankvilaj akvoj fluas.
  3. Vaginte de la vojo for,
      Mizere mi ekmortis;
    Sed Li, serĉinte, trovis min,
      Kaj hejmen ĝoje portis.
  4. Eĉ ombran valon de la mort'
      Trairos mi sentime;
    Kunestas Vi, kaj per baston'
      Fortigos min anime.
  5. Vi kovras tablon antaŭ mi,
      Plenigas la kalikon,
    Oleon verŝas por la kap',
      Hontigas malamikon.
  6. En daŭro de la tuta viv'
      Bezonos mi neniam;
    Pro Difavoro restos mi
      En Lia domo ĉiam.

Melodio : ST. COLUMBA
Tradicia Irlanda Melodio : MIDI TCH

DOMINUS REGIT ME
Komponis : John Bacchus DYKES, 1868 | MIDI TCH

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto