TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

DANKO AL DIO

Kun preĝo al Reĝoj de l' reĝoj ni venas

Wilt heden nu treden

Aliaj Esperantaj Tradukoj

Verŝajne anonima Nederlanda kanto, 1597
(eble verkita de Adriaan VALERIUS (1570-75? - 1625))
(eld. en Nederlandtsch Gedenckclanck, red. A. Valerius, 1626)
Mozaiko el Esperantaj versioj de
Hendrik Arie de HOOG 1954 kaj Liland Brajant ROS' 1996
(Kunfandis KK 2000)

Fonto : Ad 463

  1. Kun preĝo al Reĝo de l' reĝoj ni venas,
    Laŭd-krio al Dio eksonu el kor'.
    Ni lian grandan gloran nomon benas,
    Ĉar malamikon nian Li pelas for.

  2. Li gvidas. Ni fidas la Di-providencon.
    Apogas nin, logas nin Lia bonvol'.
    En nia Di' la vivo havas sencon.
    Vin gardu de l' malbono, ho Di-popol'.

  3. Konsento en tento neniam okazu
    Nek rego de l' peko nek ajna damaĝ'.
    Tiranan forton nia Dio ĉasu.
    Per fid' Li nin provizas kaj per kuraĝ'.

Melodio: KREMSER
Anonima Nederlanda Melodio, 16a jc.,
aranĝis Eduard KREMSER, 1877
MIDI TCH


TTT-HIMNARO CIGNETA
estas parto de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la TTTejo de
Liland Brajant Ros'