KURAĜO KAJ FERVORO |
Originalo : I feel the winds of God today
Verkis (angle) : Jessie ADAMS
Esperantigis : Frederick William HIPSLEY
Fonto : HE 157*
La Diajn ventojn sents mi, kaj mian velon levas;
Malseka kvankam estas ĝi, kaj ripariĝi devas.
Se nur esperon havos mi, kaj gvidos Dia saĝo,
Laŭ Krista voko velos mi por nova marvojaĝo;
Laŭ Krista voko velos mi por nova marvojaĝ'.
Sekiĝas pro la Dia vent' la senutilaj ploroj;
Kaj venos pli kuraĝa sent', pli puraj, helaj horoj.
Se tentos min al harmoni' sinamo aŭ komforto,
Per Dia vent' reiros mi al mia vera sorto;
Per Dia vent' reiros mi al mia vera sort'.
Se iam vin forgesos mi kaj vian amon Dian,
Sangruĝan flagon vidu mi: ĝi portas nomon vian.
Piloto mia estu vi, kaj trafos mi la celon;
La Diajn ventojn sentas mi, kaj levas mian velon;
La Diajn ventojn sentas mi, kaj velon levas mi.
Melodio : HARDY NORSEMAN
Norvega popolmelodio
MIDI SNM/VME*
(Mi serĉas la tradician norvegan tekston kaj ĝian tradukon.)