TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

LA KRUCO
KALVARIO
PENTO

La krucon rigardante

Originalo : When I Survey the Wondrous Cross

Alia Traduko : Pensante pri la kruc-mister'

Sed kio estis al mi gajno, tion mi rigardis kiel malgajnon pro Kristo. : Filipianoj 3.7

Verkis (angle) : Isaac WATTS, 1707
Esperantigis : William John DOWNES

Fonto : AK 64 = HE 58 (kp Ad 303)

  1. La krucon rigardante, mi
         Miregon sentas en la kor',
    Ĉar tie en mort-agoni'
         Oferis Sin la Princ' de glor'.
  2. Senvaloriĝas monda gajn',
         Kaj pri fiero hontas mi;
    Ne fanfaronas iam ajn,
         Krom pri la mort' sur Kalvari'.
  3. Vanaĵoj logis min kun ĉarm',
         Nun ilin faras mi ofer';
    Humile kaj kun penta larm'
         Mi ĝojas en la sav-mister'.
  4. Rigardu! Sangas vundoj plu —
         Malĝojo kun la amo mem!
    Ĉu iam estis tia flu'?
         El dornoj, tia diadem'?
  5. Se tutan mondon donus mi,
         Tro eta estus la donac';
    Postulas amo tia ĉi
         Tut-cedon al la Dia grac'.

La kvina strofo estas ŝanĝita en ADORU al

Se tutan mondon donus mi,
     Tro eta estus la donac';
Postulas amo tia ĉi
     ke cedu mi al Lia grac'.

Mia persona prefero estus

Se tutan mondon donus mi,
     Tro eta estus la donac';
Postulas amo tia ĉi
     Kapitulacon al la grac'.

Melodio : HAMBURG
Komponis : Lowell MASON, 1824
(surbaze de gregoria ĉant-melodio)
MIDI TCH

Rockingham estas la plej kutima melodio en Britujo; Hamburg estas plej ofta en Usono

     Alternativaj melodioj :
ROCKINGHAM
Anonima Melodio; aranĝis : Edward MILLER, 1790 : MIDI TCH
O WALY WALY
Tradicia Brita Melodio : MIDI HSJ*
DEEP HARMONY
Komponis : Handel PARKER : MIDI TCH

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto