LAŬDO AL DIO |
Angla teksto : Praise to God
Verkis (angle aŭ japane) : Nobuaki HANAOKA, 1980
Esperantigis : ROS' Haruo, 1999
Fonto : RH
Laŭd' al Vi, laŭd' al Vi, pro la verdo de l' arbar',
Pro la belo de l' florar', pro la beno de l' ĉiel',
Pro la grando de la mar', laŭd' al Vi, laŭd' al Vi,
Nun kaj eterne plu.
Dank' al Di', dank' al Di', pro amikoj en Jesu',
Pro l' kredanta komunum', pro l' miraklo de nia am'
Pro sen fin' donata grac', dank' al Di', dank' al Di',
Nun kaj eterne plu.
Kantu ni, kantu ni, pro la graco de Jesu',
Pro l' gepatra am' de Di', pro la forto kaj konsol'
De l' Spirito, sankta Di', kantu do, kantu do,
Nun kaj eterne plu.
Melodio: SAKURA
Japana Popolkanto
MIDI LBR