TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

LAŬDO
PSALMO 103

Laŭdu la ĉielan Reĝon

Originalo : Praise, my soul, the King of heaven

Benu, ho mia animo, la Eternulon, kaj mia tuta internaĵo Lian sanktan nomon. : La Psalmaro 103.1

Verkis (angle) : Henry Francis LYTE, 1834
Esperantigis : Clarence BICKNELL

Fonto : Ad 454 = HE 19

  1. Laŭdu la ĉielan Reĝon, ho animo! Danku Lin;
    Li pardonis, elaĉetis, resanigis, savis vin.
    Haleluja! Haleluja! Dion laŭdu vi sen fin'.
  2. Al la patroj en aflikto kor-favora estis Di',
    ĉiam same benopreta Lin ankoraŭ trovas ni.
    Haleluja! Haleluja! Bonfarema restas Li.
  3. Patre nin Li prizorgadas, ĉar malfortaj estas ni;
    en la manoj ame portas; el danĝero savas Li.
    Haleluja! Haleluja! Kompatema estas Di'.
  4. Ho anĝeloj, kun ni kantu! Vi rigardas Lin en glor';
    Lin adoru suno, luno, ĉiu loko, ĉiu kor'.
    Haleluja! Haleluja! Dion laŭdu kun fervor'.

Melodio : LAUDA ANIMA
Komponis : John GOSS, 1869
MIDI UMH*
Iomete alia aranĝo : MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto