MATENA LAŬDO |
Verkis (germane) : Paul GERHARDT, 1653
Esperantigis : Paul Gottfried CHRISTALLER
kaj William John DOWNES
Fonto: Ad 116
Laŭdu la Estron ĉiuj adorantoj,
kaj Lin honoru danke niaj kantoj,
kiujn ni portas ĝoje al altaro!
Laŭdu la Estron!
Lin, kiu vivon iam al ni donis,
kaj dum la nokto ĝin patrece gardis
kaj el la dormo ĝoje nin elvekis:
Laŭdu la Estron!
Ke niaj sentoj viglas nun ankoraŭ;
ke niajn membrojn trovas ni uzeblaj,
tion ni havas dank' al Lia beno.
Laŭdu la Estron!
Ho Gardeganto, kiu riĉe donas,
lasu vi plue super nia vivo
ŝvebi la benon. Levos ni la voĉojn:
Laŭdu la Estron!
Lasu hodiaŭ nin per Via gvido
sur niaj vojoj ne senhelpe iri,
kaj ĉie ajn en Via graco stari.
Laŭdu la Estron!
Melodio : LOBET DEN HERREN
Komponis : Johann CRÜGER, 1653
MIDI Ad*