LA BONECO DE DIO
|
Originalo : Let us with a gladsome mind
Germana pont-versio : Auf und macht die Herzen weit
Alia traduko : Laŭdu ĝoje Dion ni (el la angla)
Verkis (angle) : Johano MILTONO (John Milton), 1623
Germanigis (elangle) : Johann Christoph HAMPE, 20a jc.
Esperantigis (elgermane) : Adolf BURKHARDT, 1975Fonto : TK 31 (= Ad 775)
Laŭdu nun kun ĝoja koro
La bonecon de l' Sinjoro.
Nek en tempo nek en spaco
Estas lim' por Lia graco.
Al la mond' kreita nove
Sendas lumon Li plenpove.
Nek en tempo nek en spaco
Estas lim' por Lia graco.
Dio bonas — jen la sperto
De l' marŝantoj tra l' dezerto.
Nek en tempo nek en spaco
Estas lim' por Lia graco.
Li rigardas kun kompato
Al mizero kaj malsato.
Nek en tempo nek en spaco
Estas lim' por Lia graco.
Laŭdu do kun ĝoja koro
La bonecon de l' Sinjoro.
Nek en tempo nek en spaco
Estas lim' por Lia graco.
Melodio : ĈINA 136A
Laŭ Ad: laŭ ĉina templo-himno
MIDI Ad* | senakompana MIDI TK*