TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

ADVENTO

Longe sopirata Kristo

Angla originalo : Come, thou long-expected Jesus

Laŭ metrika strofigo 87.87.D (2 strofoj)

Verkis (angle) : Charles WESLEY, 1744
Esperantigis : ROS' Haruo, 1998

Fonto : RH

  1. Longe sopirata Kristo, venu, liberigu nin
    El la timoj, pekoj, tristo; ŝirmu nin en via sin'!

  2. Ho, konsol' de Izraelo, de la ter' esper-kulmin',
    De la gentoj reva celo, ĝoj' de ĉiu hom-anim'.

  3. Por nin savi, de la nasko Dio vin destinis jam:
    Post krucuma morto, Pasko! Venko de l' Ĉiela am'.

  4. Per Spirito vive riĉa, venu, regu nin en kor';
    Per merito tut-sufiĉa, levu nin al via glor'.

Melodio : WILSON
Felix MENDELSSOHN-BARTHOLDY
MIDI AMEZ*

Alternativa Melodio
STUTTGART
Komponis : Christian Friedrich WITT, 1715 : MIDI TCH

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto