TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

ZAMENHOFA TAGO
VIVO POST MORTO

Majstro, ne mortis vi

Angla versio : Brother, thou hast not died

Verkis ( Esperante kajaŭ angle) : Harrison HILL, 1917

Fonto : HE 255

  1. Majstro, ne mortis vi,
       Nur velkis korpo via;
    L' animon kreis Di',
       Kaj ĝi restadas lia.
    Ankoraŭ vivas vi
       Sub ama zorgo Dia.
  2. Dio inspiris vin
       Per saĝo pacienca;
    Li same gvidu nin
       Per sia fort' potenca,
    Por ke ni sekvu vin
       Laŭ vero la esenca.
  3. Ĉio ja, kion vi
       Por beno al homaro
    Zorge elpensis: ĝi,
       Kun ama memoraro,
    Postrestas nun al ni,
       La via kolegaro.
  4. Majstro! Por ĉiam ni
       Kun danko en la koro
    Memoros tie ĉi
       Pri via viv-laboro,
    Ĝis en Ciono ni
       Revidos vin en gloro.
Melodio : HIMNO DE DANKO
Komponis : Harrison HILL, 1917
(el The British Esperantist, Sept. 1917)
MIDI HE*

Rim.: En HE la himno troviĝas sub la anglalingva titolo "Brother, thou hast not died", t.e. "Frato, ne mortis vi" — kio ebligas eĉ kanti ĝin pri aliaj forpasintoj. Se vi disponas pri la angla teksto, mi petas, sendu kopion al mi!


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto