LAŬDO KAJ DANKO |
Originalo : Wij knielen voor Uw zetel neer
Verkis (nederlande) : Clara Feyoena VAN RAESFELT-VAN SYTZAMA
Esperantigis : Hendrik Arie DE HOOG
Fonto : AK 20
Ni antaŭ Via tron', Sinjor',
Prezentas nian preĝon,
Kun ĉiuj, kiuj en ador'
Ĉirkaŭas Vian seĝon.
Al Vi sin klinu ĉiu hom',
Ho, Dia atestanto!
Por laŭdi Vin per glora nom'
Sin levu ĉies kanto.
Sur kruco mortis Vi por ni,
Kaj fluis Via sango;
Per ĝi, la Viajn levas Vi
Al pastra, reĝa rango.
Portanto de la glorokron',
Venkanto de la morto!
Tra l' tuta ter' eksonu ton'
De dank' pro Via forto!
El tomb' de mort' Vi levis Vin
Por savo de l' nacioj.
Kaj iam, ĉe la mondofin'
En brilaj lumradioj,
Sur nuboĉaro vidos ni
Reveni Vin en gloro,
Kaj kun la tuta eklezi'
Vin laŭdos en adoro!
La temp' senhalte fluas plus,
Ĝis venos tiu horo.
Kaj jam krepuskas nova lum',
Herold' de tiu gloro!
Jam sin trarompas granda ĝoj':
Li venos, venos tamen;
Ĝojkantu nun, Haleluja!
Jubilu! Amen, amen!
Melodio : GREGOR
Komponis : Christian GREGOR
(surbaze de melodio el Herrnhut, 17a jc.)
MIDI TCH