DIA AMO KAJ
|
Verkis ( Esperante) : Montagu Christie BUTLER
Fonto : HE 20 (= Ad 480)
Nun gaje kantu ni por laŭdi la Sinjo——ron,
kaj donu ni al li honoron kaj ado——ron.
Ho danku ni al Dio elkore kaj konstante;
glorante lin pro ĉio, kaj ĝoje lin laŭdante,
laŭdante, laŭdante, laŭda——nte.
Perdiĝis ni sen forto, de peko sklavigi——taj;
sed per Jesua morto ni estas pardoni——taj.
Ho danku ni al Dio elkore kaj konstante;
glorante lin pro ĉio, kaj ĝoje lin laŭdante,
laŭdante, laŭdante, laŭda——nte.
Pro ĉiutaga pano, kaj forto por labo——ro;
amikoj, amo, sano; konsolo en dolo——ro:
Ho danku ni al Dio elkore kaj konstante;
glorante lin pro ĉio, kaj ĝoje lin laŭdante,
laŭdante, laŭdante, laŭda——nte.
Pro gvido sur la vojo; feliĉo, bono, be——lo;
Subteno en malĝojo; espero al ĉie——lo:
Ho danku ni al Dio elkore kaj konstante;
glorante lin pro ĉio, kaj ĝoje lin laŭdante,
laŭdante, laŭdante, laŭda——nte.
Li patre amas nin, forlasos nin neni——am.
Ni do amadu lin kaj fidu lin por ĉi——am.
Ho danku ni al Dio elkore kaj konstante;
glorante lin pro ĉio, kaj ĝoje lin laŭdante,
laŭdante, laŭdante, laŭda——nte.
Melodio : VRUECHTEN
(nomita ankaŭ : Easter-Tide, This Joyful Easter-Tide)
Komponis : Anonima Nederlanda Melodio, 17a jc.
MIDI TCH*