TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKO

Nun venas anĝeloj kun kant' en aer'

Originalo : No koma Guds englar

Verkis (norvege) : Elias BLIX (1836-1902)
Esperantigis : Hans Amund ROSBACH, 20a jc.

Fonto : AK 54

  1. Nun venas anĝeloj kun kant' en aer'
    Kaj pacon kaj belon proponas.
    Leviĝas laŭdkanto do ankaŭ el ter',
    Ĉielen al Dio ĝi sonas:
        Bonvena al ni,
        Infano de Di'!
    La reĝon de l' paco ni laŭdas.

  2. Al paco surtera alvenis la reĝ' —
    Nur benon kaj savon Li celis, —
    Al homoj ligitaj sub ŝarĝo de l' leĝ',
    ĉar ĝojon la peko forŝtelis.
        Li donas al vi
        La pacon de Di';
    La reĝon de l' paco ni laŭdas.

  3. En nokto plej nigra eklumis ĉiel'
    Pro brilo de l' stelo preluda.
    En vintro malvarma, burĝon' kreskis el
    Branĉeto senviva kaj nuda.
        Krist' venis al ter'
        Kun sun' de somer'!
    La reĝon de l' paco ni laŭdas.

  4. Ekstere nun regas la vintra glaci'
    Kaj nudas l' arbaro malhela.
    Jiŝajan arbstumpon elektis nun Di',
    Ekkreskis branĉeto plej bela.
        Verdiĝas sur ĝi
        Vivplena foli'.
    La reĝon de l' paco ni laŭdas.

  5. Kaj tial laŭdkantas infanoj de Di'
    Per ĉiuj la lingvoj de l' tero,
    En tur' sonoriloj atestas pri ĝi,
    La ĝojo pro vivo kaj vero.
        Ni kantas en ĥor'
        Pri pac' de l' Sinjor';
    La reĝon de l' paco ni laŭdas.

  6. La paco min sekvu ĝis tago de mort',
    Min helpu en ĝoj' kaj doloro.
    Mi preĝu mortante per ĝemo kaj vort'
    Kaj pia deziro en koro:
        En paco de Di'
        Ekdormu nun mi.
    La reĝon de l' paco ni laŭdas.

Melodio : BLIX
Anonima norvega popolmelodio
MIDI AK*


TTT-Himnaro Cigneta
is affiliated with
Eldonejo Cigneto