TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKO

Paca nokt', sankta nokt'

Originalo : Stille Nacht, heilige Nacht

Verkis : Joseph MOHR, 1818
Esperantigis : Hendrik Arie de HOOG

Fonto : AK 56

  1. Paca nokt', sankta nokt'! Mutas nun eĉ la vent'.
    Ame gardas la sankta par' ĉarman knabon kun bukla harar' :
    Dormu plu en silento! Dormu plu en silent'!

  2. Paca nokt', sankta nokt'! Tra l' aer' vibras kant' —
    Al paŝtistoj proklamas anĝel' : Li kondukos vin al la Ĉiel',
    Li, de l' mondo Savanto, Li, de l' mondo Savant'.

  3. Paca nokt', sankta nokt'! En la mond' Fil' de Di'!
    Am' radias al ni el ĉi kor' ; por elsavo nun sonas la hor' :
    Krist' naskiĝis por ni! Krist' naskiĝis por ni!

Melodio : STILLE NACHT
Komponis : Franz GRUBER, 1818
MIDI Bill Egan (laŭ aranĝo de Gruber el 1845)

Oni trovos aliajn hiperligojn kaj midiojn fine de la versio el Himnaro Esperanta:

Paca nokt', sankta vesper'


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto