TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKO

Paca nokt', sankta nokt'!

Originalo : Stille Nacht, heilige Nacht

Verkis : Joseph MOHR, 1818 (reviziita 1838)
Traduko: Mozaiko, Kloster Kirchberg, 1997

Fonto : Ad 213

  1. Paca nokt', sankta nokt'!
    Sonĝas stel'. En malhel'
    Viglas ame la sankta par'.
    Ĉarma knabo kun bukla harar',
    Dormu; gardos Ĉiel'.
         Dormu; gardos Ĉiel'.

  2. Paca nokt', sankta nokt'!
    Tra la land' vibras kant':
    "Ho paŝtistoj, mi diras al vi:
    Jen en stalo la beba Mesi',
    Li de l' mondo Savant',
         Li de l' mondo Savant'.

  3. Paca nokt', sankta nokt'!
    Tie ĉi Fil' de Di'
    Donas amon el Dia kor'.
    Por elsavo nun sonas la hor':
    Krist' naskiĝis por ni!
         Krist' naskiĝis por ni!

Melodio : STILLE NACHT
Komponis : Franz GRUBER, 1818
MIDI TCH

Oni trovos aliajn hiperligojn kaj midiojn fine de la versio el Himnaro Esperanta:

Paca nokt', sankta vesper'


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto