|
EŬĤARISTIO
|
Pano de l' mondo, nun rompita
Originalo : Bread of the world, in mercy broken
Verkis (angle) : Reginald HEBER, 1827
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLE
Fonto : HE 194 (= EH 106)
-
Pano de l' mondo, nun rompita,
vino, sang-dono pro homar',
homoj per vi ricevos vivon,
savon el ĉiu peka far':
-
Vidu la koron afliktatan,
vidu la larmojn de l' anim',
kaj nun ĉe via Sankta Tablo
gracon donacu, kaj sen lim'.
Melodio : RENDEZ À DIEU
Komponis : Loys BOURGEOIS, 1543/1551
MIDI TCH
Rim.: Tiu ĉi melodio longas du strofojn.
- Alternativa melodio :
- EUCHARISTIC HYMN
- Komponis : John S. B. HODGES, 1868 — MIDI TCH
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto