Pro la Krist-naskiĝo gajas tuta mondo
Pola originalo : Gdy się Chrystus rodzi
Anonima pola teksto, ĉe MMM, 19a jc.
Esperantigis : Henryk PARUZEL en Hodiaŭ ni preĝas
Prilaboris la tradukon : Jan KOS kaj KKB
Fonto : Ad 210
-
Pro la Krist-naskiĝo
gajas tuta mondo.
Cedas nokt' malhela,
brilas lum-abundo.
kantas ĥoroj de l' anĝeloj,
ĝoje eĥas tra ĉieloj:
Gloria, gloria, gloria
in excelsis Deo.
-
Aŭdas paŝtistaro
kiu gardas gregon:
Oni Betleĥemon
faru nun kuregon;
ĉar naskiĝis Di-Savanto.
Indas Li je ĉies kanto.
Gloria, gloria, gloria
in excelsis Deo.
-
Kiam greg-gardistoj
tion ĉi komprenis,
Betleĥemon ili
rapideme venis,
kaj renkontis stalan helon,
obeante la anĝelon.
Gloria, gloria, gloria
in excelsis Deo.
-
Ili staris longe
plenaj de stuporo,
ke sin humiligis
la ĉiel-Sinjoro.
Poste ĉiuj sin omaĝe
ĵetis teren sur-vizaĝe.
Gloria, gloria, gloria
in excelsis Deo.
Melodio: GDY SIĘ CHRYSTUS RODZI
Anonima pola melodio, ĉe MMM, 19a jc.
MIDI Ad*
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto