LA KOMUNUMO
|
Verkis (angle) : William Walsham HOW, 1864
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER
Fonto : HE 185 (= AK 93, Ad 701)
Pro la sanktuloj jam pasintaj for,
Vin konfesintaj kun sentima kor',
Al vi, Jesuo, ĉiam estu glor'.
Haleluja, haleluja!
Ilin vi ŝirmis kontraŭ ĉia fal',
Ilin komandis meze de batal',
Vojon lumigis en malluma val'.
Haleluja, haleluja!
Ho, ke ni ankaŭ en la prova hor'
Same batalu brave, kun fervor';
Same ricevu kronon de honor'!
Haleluja, haleluja!
Kune ni servas al la sama cel',
Ni sur la tero, ili en ĉiel',
En unueco Dia, kun fidel'.
Haleluja, haleluja!
Dum la konflikto, super la danĝer'
Kanton triumfan portas la aer',
Brakoj fortiĝas, vibras koresper'.
Haleluja, haleluja!
En okcidento helas ĉielor',
Por fideluloj venas venka hor',
Paco beata, Paradiza glor'.
Haleluja, haleluja!
Melodio : SARUM (BARNBY)
Komponis : Joseph BARNBY (1838-96)
MIDI CW*