PROTEKTAS KAJ
|
Originalo : Ein' feste Burg ist unser Gott
Verkis (germane) : Marteno LUTERO (Martin LUTHER), ĉ. 1529
Esperantigis (strofoj 1-3) : Hendrik Arie de HOOG
La 4a strofo — laŭ Himnaro Esperanta, 1966, n-ro 106 (trad. "nekonata")
Fonto : AK 84
Remparo estas nia Di', ŝirmaĵo en danĝeroj,
En sort' kruela helpas Li la Siajn el mizeroj.
La malamika fort'
Minacas nin per mort'.
Satano armas sin
Por turmentad' sen fin',
Jam revas pri konkeroj.
Kaj nin ne helpos propra man', aŭ menso plej genia,
Sed ŝirmas nin laŭ Dia plan' Heroo glorradia.
Eksonu Lia nom',
Konsol' por ĉiu hom',
Jesuo, Dia Fil',
Majesta Lia bril'.
La venko estas Lia!
Kaj ja se svarmus sur la ter' eĉ diablar' rabia,
Ne timus ni en malesper', ĉar certas venko Dia.
La princo de malbon'
Atakas sen pardon',
Sed vanas lia fort',
Jam pretas lia sort',
La Dia Vort' lin batos.
Firmege staros Dia vort', kaj restos ĝi por ĉiam;
Inferaj provoj, tempo, mort', ŝancelos ĝin neniam.
Kaj se minacos nin
Malgloro kaj ruin';
Se ĉio pasos for,
Eĉ vivo kaj honor',
La Dia regno staros.
Melodio : EIN' FESTE BURG
Komponis : Marteno LUTERO (Martin LUTHER), ĉ. 1529
MIDI TCH