TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKA MATENO

Saluton, glora frumaten'

Var Hälsad, sköna morgonstund!

Verkis (svede) : Johan Olof WALLIN (1779-1839)
Esperantigis : Magda CARLSSON, 1951

Fonto : AK 43 = EK 7

  1. Saluton, glora frumaten',
    Al kies veno, kies ben'
    Profetoj nin invitis!
         Ho granda tag', mirinda tag',
         En kiu Dia favor-ag'
         La teron revizitis!
    Juno kantas kun maljuno en komuno:
    Teraj preĝoj
    Al plej granda el la reĝoj.

  2. Li ploros, same kiel ni.
    En la mizer' komprenos Li,
    Helpanto senkompara.
         Nin benos scio pri Di-vol'
         Kaj dolĉo milda de konsol'
         Por la kalik' amara.
    Luktos, larmos pro doloro, ke l' hom-koro
    Paci povu,
    Hejmon malfermitan trovu.

  3. Li venas, nia savo, pac',
    Ke sun' ekluma de la grac'
    Neniam plu sin kaŝu.
         Paŝtisto nia estos Li,
         Ke liaj restu ĉiam ni
         Kaj Liavoje paŝu.
    Kore, fore, alimonde, beat-ronde
    Ni jubilos,
    Glorigite Lin similos.

Melodio : WIE SCHÖN LEUCHTET
Philipp NICOLAI, 1599
MIDI AK* | MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto