TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

LA SANKTA SPIRITO
PENTEKOSTO

Sankta Spirito, vin mi petas, trovu min

Come down, O Love divine!

Sed la vorto de la Eternulo restas eterne : 1 Petro 1.25a

Verkis (itale?) : BIANCO da Siena (m. 1434)
Angligis : Richard Frederick LITTLEDALE, 1867
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER

Fonto : HE 94

  1.       Sankta Spirito, vin
        Mi petas, trovu min,
    Vizitu min per enspirado via!
        El mia nigra kor'
        Mallumon pelu for,
    Ardigu ĝin per sankta flamo Dia.

  2.       Senhalte brulu ĝi,
        Ĝis ĉiu terpasi'
    Fandiĝos en la fajro konsumanta,
        Kaj ĉiam pli kaj pli
        La vojo antaŭ mi
    Heligos en la lumo radianta.

  3.       Puriĝu mia mens'
        De ĉiu peka pens',
    Plenigu min sincera humileco;
        Ke mi, kun vera sent'
        De plej profunda pent'
    Lamentu pri la propra neindeco.

  4.       Neniam iru for!
        Restu en mia kor',
    Ke ĝi, al via gloro sopirante
        Estu, per via grac',
        Ejo de sankta pac',
    En kiu enloĝadas vi konstante.

Melodio : DOWN AMPNEY
Komponis : Ralph VAUGHAN WILLIAMS, 1906
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto