ADVENTO |
Originalo : Spuśćcie nam na ziemskie niwy
Anonima pola teksto, 18a jc.
Esperanta traduko : NV 105, 1985
Prilaborita en Kloster Kirchberg 1999
Fonto : Ad 197
« Sendu pluve sur la teron
la Savanton, nuba ondo.
Li forigu la mizeron. »
Tiel jam vokadis mondo.
Kiam post Adama krimo
estris mort', satano, timo,
tiam homon ĵetis sorto
for de l' paradiza pordo.
Sed la Patro ekkompatis
je mizera homa faro.
Venis Filo, kiu volis
sin oferi por l'homaro.
Kaj anoncis el ĉielo
al Maria Gabrielo:
« El Spirit' vi bebon havos,
kiu Izraelon savos. »
Se hodiaŭ preĝas homo,
ekkompatos Patro Dio,
venos pac' en Krista nomo
kaj ekregos harmonio,
kaj triumfos Di-Spirito,
falos pek', satana mito. »
Estu do Kristnasko nia,
kia festis ĝin Maria.
Melodio : SPUŚĆCIE NAM
Anonima pola melodio
MIDI Ad*