LAŬDO AL DIO |
Immortal, invisible, God only wise
Verkis (angle) : Walter C. SMITH, 1867
Esperantigis : ROS' Haruo, 1997
Fonto : HK (= Ad 475)
Senmorta, senkorpa, plej saĝa Sinjor',
malantaŭ lumego Vi kaŝas Vin for.
Ni benas kaj gloras Vin, Nom' sen makul',
senmanka, venkanta, la Antaŭtempul'.
Sendorma, senforma, en luma silent'
Vi regas la kosmon en plenkompetent'.
La montoj de justo kaj nuboj de am'
sin interplektadas laŭ Via proklam'.
Vi donas la vivon al ĉiu vivant',
kaj vivas en ĉiu, Vivanto-Vidant'.
Folioj sur arbo, ni kreskas, ho Di',
kaj velkas, kaj mortas. Konstantas nur Vi.
Patrego de gloro kaj lumo kaj pur',
anĝeloj vualas sin, por en obskur'
Vin plene adori. Ho, ni en egal'
komprenu: Vin kaŝas nur luma vual'!
Esperanta traduko © 1997 L B Ros'
Melodio : ST. DENIO
Tradicia kimra melodio, 19a jc.
MIDI TCH