TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

PREĜO KE LA SPIRITO
NIN ENLOĜU

Spirito Granda, mi preĝas al vi

Kajoa originalo : Daw-kee, aim daw-tsi-taw to-aw-bay taw haal

Kaj dirinte tion, li elspiris sur ilin, kaj diris : "Ricevu la Sanktan Spiriton". : Johano 20.22b

Anonima Kajoa Preĝo
Esperantigis : ROS' Haruo, 2000

Fonto : RH

Spirito Granda, mi preĝas al vi,
ho Spirito Granda, mi petas, min aŭdu!
Preĝas mi el anima lac'.
Ke en mi nun ekloĝu vi.

Melodio : KIOWA
Tradicia preri-indiana melodio
MIDI UMH*

Kajoa Preĝo

Rim.: La kajoa popolo (angle Kiowa) estas nomada gento indiĝena de okcidenta Usono. La kajoa lingvo ne havas parencojn, sed la tribo alianciĝis kun la komanĉa popolo en luktado kontraŭ kaj aliaj triboj de la regiono kaj la invadantoj eŭrop-devenaj.

Daw-kee, aim daw-tsi-taw to-aw-bay taw haal
daw-kee, aim daw-tsi-taw to-aw-bay tah haal
pbay-gya kee aal ai dahm gya daw,
daw-keah pbay-gya yah tsahn-day-toaw.

Rim. : Mi prenis la tekston el United Methodist Hymnal (1989), kaj bazis mian esperantigon sur la tie trovita angla parafrazo de Libby LITTLECHIEF, © 1981.


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto