|
DIA ZORGADO
|
Tagon nur, momenton nur, mi prenas
Verkis (svede) : Lina SANDELL-BERG, 1865-72
Esperantigis : Magda CARLSSON-BOHMAN, 1950
Fonto : EK 19 (= AK 249, Ad 495)
-
Tagon nur, momenton nur, mi prenas.
Kio ajn okazas, jen konsol'.
Ĉion ja la Patro mane tenas.
Ĉu mi timu do por lia vol'?
Li havante por mi patran koron,
donas — jen saĝeco trans imag' —
ĝojon kaj ripozon kaj doloron
ĉiufoje nur por unu tag'.
-
Mem li akompanas min ĉiame,
en aparta temp' kun ties grac'.
Mian ŝarĝon Tiu portas ame,
kies nomoj estas Fort', Sagac'.
Gardi sian karan dum la plago,
tiun zorgon metis li sur sin.
"Via fort' sufiĉos por la tago",
ĉi promeso konsoladas min.
-
Helpu min do resti kaj kvieti
ĉe promesoj viaj, kara Di',
ne konsolon de la fid' forĵeti,
kiun ĉerpu el la Skribo ni.
Helpu, Di', ke ĉiucirkonstance
prenu mi el via patra man'
tagon nur, momenton, ĝis mi transe
vidos ĝoje bonan landon jam.
Melodio : BLOTT EN DAG
Komponis : Oscar AHNFELT, 1873
MIDI TCH
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto